Marto de 2013
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2013.
Okazis grandaj manifestacioj en Portugalio kontraŭ la daŭra publika rigoreco kiun postulis la Trojko (IMF, EU, & ECB) kiel kondiĉo de bail-out (monoŝovelo) je € 78 mld en 2011.
Antiŝijaisma bombatako mortigis 48 homojn kaj vundis pli ol 200 en Karaĉio, Pakistano.
Historia jeso al la Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj: la svisa popolo per pli ol du trionoj da jesaj voĉoj akceptis la popoliniciativon de Thomas Minder kontraŭ la gigantaj salajroj de mastrumantoj de publikaj akcisocietoj.
70-jara franca reĝisoro, dramaturgo kaj teatro-aktoro Jérôme Savary definitive forlasis la scenejon.
Ĉeĥaj senatanoj voĉdonis 38:30 akuzi jure la eksiĝontan prezidenton Václav Klaus de alta perfido pro lia novjara amnestio.
Uhuru Kenyatta venkis la prezidantajn balotojn en Kenjo.
La Prezidento de Venezuelo, Hugo Chávez, mortis pro kancero post nur ok semajnoj de tria sesjara prezidenta periodo.
Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La opozicia partio en Birmo, la Nacia Ligo por Demokratio, okazigis sian unuan kongreson.
La ĉefministro difinita Ali Larayedh formas novan koalician registaron en Tunizio.
Miloš Zeman fariĝis la tria prezidento de Ĉeĥio.
Post longdaŭra voĉdonnombrado, Uhuru Kenyatta gajnis 50,03 % el la balotoj en la Kenja prezidenta elektado. En julio li frontos proceson ĉe la Internacia Puna Kortumo pro akuzo de krimoj kontraŭ la homeco.
Finiĝas malta balotado: Joseph Muscat de la dekkvinjare opozicia Partit Laburista venkis kontraŭ Lawrence Gonzi.
La parlamento de Hungario konsentas ŝanĝojn al la Konstitucio de 2012, kiujn kritikas la Eŭropa Unio pri favorismo al la reganta partio.
Referendumo pri la daŭrigota briteco de la Insuloj Falklandoj rezultigis 1513 jesojn, 3 neojn, kaj unu fuŝbaloton.
La argentinano Jorge Mario Bergoglio fariĝis la nova papo kaj elektis la nomon Francisko.
Xi Jinping estis elektita la nova Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko.
La novaĵo ke la Eŭropa monoŝovelo al Kipro de 10 mld € postulus imposton de 6,75 %, rekte prenotan ĉi-marde el ĉiuj kontoj (aŭ 9,9 % el kontoj kun pli ol 105 €), kaŭzis malplenigon de bankaŭtomatoj tra la lando.
Per referendumo, la popolo de Zimbabvo aprobis novan Konstitucion.
La kipra parlamento malakceptis la proponatan imposton.
Mortis Zillur Rahman, la prezidento de Bangladeŝo.
Alenka Bratušek fariĝis la nova ĉefministro de Slovenio.
En Stokholmo forpasis 94-jaraĝa Kuba pianisto kaj komponisto Bebo Valdés, pioniro de Afro-kuba ĵazo.
La Estraro de UEA decidis, ke la 100-a UK okazos en Lille, Francio.
Okazis granda manifestacio kontraŭ samseksa edzeco en Parizo, Francio.
La Eŭropa Unio forigis sankciojn pri la plejparto de Zimbabvaj funkciuloj.
83 ministoj mortis matene post terŝoviĝo en Maizhokunggar, Tibeto, kaj 28 ministoj mortis nokte pro gas-eksplodo en Bajŝan, Ĝilinio.
Nekompleta 12-etaĝa konstruaĵo disfalis en kvartalo Kariakoo de Daresalamo, Tanzanio; almenaŭ 34 homoj mortis.
|