Vitalij Ginzburg
Vitalij Lazareviĉ GINZBURG [viTAlij LAzariviĉ GINZburk] (ruse Виталий Лазаревич Гинзбург; naskiĝis la 21-an de septembro (laŭ julia kalendaro)/4-an de oktobro 1916 (laŭ gregoria kalendaro) en Moskvo, mortis la 8-an de novembro 2009, Moskvo) estis rusa fizikisto. En 2003 li, Aleksej Abrikosov kaj Anthony Leggett ricevis la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkonduktantoj kaj superfluidoj.
Ginzburg bakalaŭriĝis el la fakultato de fiziko de Moskva Stata Universitato en 1938, kaj doktoriĝis en 1942. Ekde 1940 li laboris ĉe la Lebedeva Fizika Instituto en Moskvo. Dum la 1950-aj jaroj, li grave kontribuis al la evoluado de la Sovetia hidrogenbombo. Li estis ano de la eksa Sovetia Akademio de Sciencoj.
En 1994/1995 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Eksteraj ligiloj
- Nobelpremio retpaĝaro angle
- Anglalingva membiografio ĉe Nobelprize.org Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Ruslingva biografio
- Hejmpaĝo de Ginzburg Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
|