Brandov (germaneBrandau) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en limregiona terlango kreita de akvaj fluantoj Svídnice, Flájský potok kaj Načetínský potok en supermara alteco 543 m. Al la municipo apartenis ankaŭ hodiaŭ pereinta domaro Zelený Důl situanta sur ĉeĥa-germana landlimo proksimume 1 km norde de Brandov. Ĝis Brandov kondukas el Hora Svaté Kateřiny ŝoseo de la III-a klaso n-ro 25220. Vivas ĉi tie 283 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1540 kaj ĝia estiĝo koneksas kun minado de metaloj en Ercmontaro. En Brandov oni minis precipe ferercon. Post la jaro 1850 ĝi fariĝis memstara municipo kun domaro Zelený Důl.
Tiutempe oni ĉi tie ankaŭ esploris je vejnoj de nigra karbo, kiu estis trovita proksime de la municipo kaj en la jaro 1853 oni komencis mini ĝin.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 229
1880
1 428
1890
1 717
1900
2 131
1910
2 896
1921
2 572
Jaro
Loĝantoj
1930
2 473
1950
393
1961
453
1970
419
1980
269
1991
237
Jaro
Loĝantoj
2001
257
2011
243
2014
243
2016
240
2017
250
2018
247
Jaro
Loĝantoj
2019
247
2020
258
2021
270
2022
278
2023
275
2024
283
Memorindaĵoj
Restaŭrigita baroka ununava preĝejo de sankta Mikaelo ĉefanĝelo el la jaroj 1720–1730
Kapelo de Reviviĝo de Sinjoro en tombejo
Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1730
Restaĵoj de Vala fervojo de Svídnice
Etaj restaĵoj de malgranda burgo super parto nomata Kolonie
Ŝtona monteto (842 m) situanta proksimume 2,5 km sude de la municipo estas interesa geologia loko, kie troviĝas forlasita mura minejo