Havraň
Havraň (germane Hawran ) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most . Ĝi situas proksimume 6 km sudoriente de urbo Most , konsisto de la municipo estas ankaŭ domaroj Moravěves kaj Saběnice. Tra la municipo kondukas ŝoseo I/27 el Most al Žatec kaj ĝis Plzeň , kiu ĉi tie kruciĝas kun ŝoseo n-ro 251 el Jirkov al Postoloprty . Vivas ĉi tie 619 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Výškov , Velemyšleves , Blažim , Strupčice , Malé Březno kaj Lišnice .
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1281 . En la jaro 1887 Havraň estis alligita al hodiaŭ jam nuligita fervojlinio Počerady–Vrskmaň.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 810 1880 1 085 1890 1 471 1900 1 455 1910 1 281 1921 1 274
Jaro Loĝantoj 1930 1 320 1950 928 1961 906 1970 698 1980 608 1991 451
Jaro Loĝantoj 2001 494 2011 525 2014 664 2016 703 2017 677 2018 697
Jaro Loĝantoj 2019 702 2020 706 2021 628 2022 621 2023 609 2024 619
Memorindaĵoj
Devene gotika preĝejo de sankta Laŭrenco
Baroka paroĥestrejo sub la preĝejo el la 18-a jarcento
Areo de sukerfarejo el la jaro 1881; en la jaroj 1963–1967 en eksa kaj konservita direktora vilao elkreskis verkistino Anna Šochová.
Pluaj fotoj
V, domo n-ro 56
Havraň, rezervujo
Partoj de municipo Havraň (3)
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd