Skršín (germaneSkirschina) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Skršín situas proksimume 10 km sudoriente de urbo Most sub monteto Skršínský vrch (389 m). Tra la municipo kondukas ŝoseo I/15 el Most al Lovosice. Tra la municipo kondukas ankaŭ verde markita vojo el Bedřichův Světec al Dobrčice kaj Lužice. Skršín situas eur teritorio de PPR Bohemia mezmontaro sur ĝia okcidenta limo. Al Skršín apartenas ankoraŭ domaroj Dobrčice kaj Chrámce. Vivas ĉi tie 297 loĝantoj (2024).