Místo (germanePlatz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2024). En Místo mem vivas ĉirkaŭ 350 loĝantoj. La vilaĝo situas en Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 575 metroj. Ĝi estiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento kiel minista domaro. La minado de ercoj iom post iom perdis en sia signifo kaj plimulto de loĝantoj komencis dediĉi sin al agrikulturo. Post fino de la Dua Mondmilito devis el la vilaĝo foriri absoluta plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj, kiuj estis anstataŭigitaj de almigrintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio. Al Místo apartenas ankaŭ partoj Blahuňov kaj Vysoká Jedle.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1549.
Post Munkena interkonsento Místo estis la 5-an de oktobro 1938 okupita de germana armeo, kiun la lokaj loĝantoj kun ĝojkriado bonvenigis. En la paso de milito mortis sur batalkampoj naŭ lokaj viroj. Post la milito plimulto de la devenaj loĝantoj devis foriri Germanion kaj anstataŭ ili alloĝiĝis jam dum la jaro 1945 kelke da dekoj da loĝantoj el Ĉeĥoslovakio. Pro detruo de vico de malnovaj domoj Místo perdis sian historian karakteron.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
686
1880
604
1890
609
1900
642
1910
627
1921
589
Jaro
Loĝantoj
1930
592
1950
337
1961
321
1970
305
1980
332
1991
353
Jaro
Loĝantoj
2001
380
2011
468
2014
443
2016
453
2017
447
2018
448
Jaro
Loĝantoj
2019
440
2020
436
2021
423
2022
424
2023
426
2024
424
Memorindaĵoj
baroka kolono de La plej sankta Triunuo el la jaro 1724