Libočany (germaneLibotschan) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Louny. Vivas ĉi tie 540 loĝantoj (2024). En distanco 3 km oriente situas urbo Žatec, 13 km sudokcidente urbo Podbořany, 17 km nordokcidente urbo Chomutov kaj 18 km okcidente urbo Kadaň.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1226 kiel posedaĵo de monaĥejo Doksany. Komence de la 16-a jarcento proprumis la municipon familio de Václav Hájek z Libočan. En la jaro 1550 aĉetis Libočany Bohuslav Felix Hasištejnský z Lobkovic.