Chodová Planá (germane Kuttenplan) estas kampurbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Tachov. Ĝi troviĝas proksimume 8 km sude de urbo Mariánské Lázně. Vivas ĉi tie 1 982 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Planá, Trstěnice, Chodský Újezd, Lestkov, Zadní Chodov, Vlkovice, Ovesné Kladruby, Teplá kaj Mariánské Lázně.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1115.
Nuntempo
La hodiaŭa Chodová Planá estas ne nur signifa industria centro de ĉirkaŭaĵo de Tachov, sed samtempe por turistoj tre alloga loko. La administra teritorio de Chodová Planá falas parte en PPR Slavkova arbaro, kun elfontantaj fontoj Il-sano kaj Čiperka. Dominaĵo de la ĉirkaŭaĵo estas natura rezervejo Lazurový vrch kun videblaj restaĵoj de devena enloĝigo, ruino de burgo Lazurová hora el la 13-a jarcento kaj minista farado. Bierfarejo Chodovar estas unu el la plej malnovaj en okcidentbohemia regiono. Interesa halto estas pilgrima preĝejo en Pístov kaj proksima monumento al falintoj sur vojo de marŝo de morto.
Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 3 488 |
---|
1880 | 3 684 |
---|
1890 | 3 581 |
---|
1900 | 3 559 |
---|
1910 | 3 714 |
---|
1921 | 3 701 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 889 |
---|
1950 | 1 540 |
---|
1961 | 1 739 |
---|
1970 | 1 737 |
---|
1980 | 1 735 |
---|
1991 | 1 691 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 778 |
---|
2014 | 1 835 |
---|
2016 | 1 869 |
---|
2017 | 1 868 |
---|
2018 | 1 841 |
---|
2019 | 1 853 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 880 |
---|
2021 | 1 805 |
---|
2022 | 1 841 |
---|
2023 | 1 956 |
---|
2024 | 1 982 |
---|
Lokaj partoj
- Chodová Planá (katastra teritorio Chodová Planá)
- Boněnov (Punnau; k. t. Boněnov, Domaslavičky kaj Výškovice u Michalových Hor)
- Dolní Kramolín (Untergramling; k. t. Dolní Kramolín)
- Holubín (Hollowing; k. t. Holubín)
- Hostíčkov (Hetschigau; k. t. Hostíčkov)
- Michalovy Hory (Michelsberg; k. t. Michalovy Hory)
- Pístov (Pistau; k. t. Pístov)
- Výškov (Waschagrün; k. t. Výškov u Chodové Plané)
Personecoj
- Senjoroj el Švamberk (Schwanberg), nobelaro
- Elias Dollhopf (1703, Tachov – 1773), ĉeĥa pentristo de baroko
- Franz (Xaver) Gerstner (1816–1855), germana juristo
- Josef Hederer (* 1927), germana pedagogo
- Antal Masch (1809–1884, Magyaróvár (Ungarisch-Altenburg)), akademia instruisto kaj direktoro
- Benedikt «Beneš» Rejt (Reta, Rotta) el Pístov (Beneš z Loun, Beneš Lounský), Benedikt Ried (Rieth, Reyd) von Piesting (1454, Pístov–1536, Louny), arkitekto
- Johann Emanuel Veith (1787–1876), kuracisto kaj pastro
Pluaj fotografioj
Partoj de kampurbo Chodová Planá (8) |
---|
|
|