Mutěnín (germaneMuttersdorf) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Domažlice, en Regiono Plzeň. Ĝi situas en cismontaro de Bohemia arbaro, proksime de limo kun Bavario. Tra la municipo trafluas rojo Starý potok, antaŭe Goldbach. Proksime de la municipo kondukas fervojlinio Domažlice – Planá u Mariánských Lázní, sur kiu estas por iliaj loĝantoj establita samnomata laŭmenda haltejo. Vivas ĉi tie 264 loĝantoj (2024).