La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1347. La devena domaro Reichenstein estis fondita sur ortrovejoj sur rivero Otava, pli poste oni komencis ĉi tie mini la oron per minista maniero. La domaro, kiu estis devene konsisto de Kašperské Hory, estis en la jaro 1584 avancita je memstara reĝa minejurbo. Pase de la 17-a jarcento okazis malkresko de la minado de oro kaj la loĝantoj de Rejštejn iom post iom ekcelis al vitrofareja produktado. En la jaro 1836 estis en la eksa domaro Klášterský Mlýn fondita vitrofarejo Loetz, kiu apartenis en la jaroj 1878–1908 al la plej signifaj en la tuta Aŭstrio-Hungario. La ĉi tiea secesia vitro ricevis multnombrajn honorigojn. La funkciado de la vitrofarejo estis finigita pro ellandigo de plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj post la dua mondmilito en la jaro 1947.[1]
La 23-an de oktobro 2007 estis al Rejštejn redonita statuso de urbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
2 103
1880
2 226
1890
2 372
1900
2 253
1910
2 252
1921
2 201
Jaro
Loĝantoj
1930
2 255
1950
977
1961
712
1970
530
1980
410
1991
305
Jaro
Loĝantoj
2001
270
2016
239
2017
247
2018
254
2019
255
2020
247
Jaro
Loĝantoj
2021
245
2022
239
2023
253
2024
242
Partoj de municipo
Rejštejn (ankaŭ nomo de k. t.)
Jelenov (situas en k. t. Svojše)
Klášterský Mlýn (k. t. Klášterský Mlýn I kaj Klášterský Mlýn II)