Dobřív

Dobřív
germane Dobschiw
municipo
Ĉe la akva martelego
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dobřív
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Rokycany
Administra municipo Rokycany
Historia regiono Bohemio
Montaro Brda montetaro
Rivero Klabava
Situo Dobřív
 - alteco 417 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 57″ N 13° 41′ 13″ O / 49.71583 °N, 13.68694 °O / 49.71583; 13.68694 (mapo)
Areo 27,11 km² (2 711 ha)
Loĝantaro 1 366 (2024)
Denseco 50,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 338 44
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0326
NUTS 5 CZ0326 559776
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dobřív
Retpaĝo: www.dobriv.rokycansko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dobřív (germane Dobschiw) estas municipo situanta en distrikto Rokycany en Ĉeĥio, situanta apud rivereto Klabava proksimume 7 km sudoriente de Rokycany. Vivas ĉi tie 1 366 loĝantoj (2024). La municipo najbaras kaj parte situas en PPR Brdy.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Medový Újezd, Kamenný Újezd, Svojkovice, Rokycany, Mirošov, Strašice, Hrádek kaj Hůrky.

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1325.

En la 1950-aj jaroj estis al Dobřív alligita Pavlovsko.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 255
18801 481
18901 508
19001 615
19101 397
19211 364
JaroLoĝantoj
19301 492
19501 537
19611 508
19701 496
1980999
19911 007
JaroLoĝantoj
20011 063
20111 226
20141 271
20161 279
20171 277
20181 264
JaroLoĝantoj
20191 290
20201 321
20211 297
20221 314
20231 360
20241 366

Partoj de municipo

La municipo konsistas el du partoj kaj al ili respondantaj katastraj teritorioj. La unuan prezentas pli granda vilaĝo Dobřív (k. t. Dobřív kun areo 5,58 km²), dismetita laŭlonge laŭ Klabava. Al tiu ĉi parto apartenas ankaŭ solejo Melmatěj, kiu troviĝas kontraŭ la fluo proksimume 3 km orient-nordoriente. En konekso kun pereo de armea spaco Brdy estis al la 1-a de januaro 2016 alligita al la municipo katastra teritorio Dobřív v Brdech, kiu estiĝis al la 10-a de februaro 2014. Tiu ĉi katastra teritorio mezuras 15 km².

La alia parto estas malpli granda vilaĝo Pavlovsko (k. t. Pavlovsko kun areo 6,57 km²), netutaj 2 km okcidente de Dobřív.

Memorindaĵoj

  • Akva martelego super rivereto Klabava
  • Historia (la tn. Sveda) ponto trans Klabava
  • Ekskursa gastejo

Pluaj fotoj