Nepomuk estas urbo kun 3 526 loĝantoj (2024) situanta en distrikto Plzeň-sudo en Ĉeĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kozlovice, Mileč, Klášter, Neurazy, Prádlo, Vrčeň, Žinkovy, Třebčice kaj Tojice.
Historio
Staplovilaĝo nomata Pomuk estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1250 ĉe cisterciana monaĥejo (ĝi estis fondita en 1144, pli malfrue ĝi pereis per unuiĝo de Pomuk kun najbara vilaĝo Přesanice), je urbo ĝi estis avancita en la jaro 1413 de reĝo Venceslao la 4-a. Laŭ tradicio ĉi tie naskiĝis Johano Nepomuka (en limdisiĝo de jaroj 1340–1345), kiu estis morttorturita en 1393 kaj en la jaro 1729 li estis sanktuligita. Post husanaj militoj la sinjorujon akiris Šternberkidoj kaj en la 18-a jarcento Martinicidoj.
Preĝejo de sankta Jakobo situanta en placo devenas devene el la 13-a jarcento (el tiu tempo konserviĝis portalo), hodiaŭ ĝi havas barokan aspekton el duono de la 18-a jarcento. Baroka pilgrima preĝejo de sankta Johano Nepomuka (1734–1738) situas en loko de naskodomo de la sanktulo. Super Nepomuk situas frue baroka kastelo Zelená Hora, kiun konstruis Šternberkidoj en la 2-a duono de la 17-a jarcento. En ties najbareco estas gotika preĝejo de Ascendotago de Virgulino Mario, alikonstruita en la 1688 – en ĝia areo oni filmis filmon Nigraj baronoj.
Urba muzeo en la placo ekspozicias bildojn kaj statuojn de sankta Johano Nepomuka. Pluaj ekspozicioj dediĉas sin al la historio de la urbo, ĉi tie estas ankaŭ ekspozicio de armiloj kaj galerio de pentristo Augustin Němejc (1861–1938), naskinto en la urbo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 572 |
---|
1880 | 2 967 |
---|
1890 | 2 668 |
---|
1900 | 2 506 |
---|
1910 | 2 532 |
---|
1921 | 2 478 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 448 |
---|
1950 | 2 331 |
---|
1961 | 2 568 |
---|
1970 | 2 616 |
---|
1980 | 3 206 |
---|
1991 | 3 211 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 546 |
---|
2011 | 3 809 |
---|
2014 | 3 818 |
---|
2016 | 3 755 |
---|
2017 | 3 716 |
---|
2018 | 3 696 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 3 732 |
---|
2020 | 3 735 |
---|
2021 | 3 564 |
---|
2022 | 3 550 |
---|
2023 | 3 560 |
---|
2024 | 3 526 |
---|
Partoj de urbo Nepomuk (2) |
---|
|
|