Kladno (germaneKladen) estas urbo en Ĉeĥio, kun siaj 68 436 loĝantoj (2023) la plej granda urbo en Mezbohemia regiono. Ĝi estas industria centro, centro de metalurgio kaj produktado de ŝtalo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vinařice, Kamenné Žehrovice, Hřebeč, Velká Dobrá, Velké Přítočno, Stehelčeves, Tuchlovice, Buštěhrad, Cvrčovice, Brandýsek, Pletený Újezd, Pchery kaj Libušín.
Historio
Kapo de s-ino Poldi Wittgenstein estis dum 100 jaroj simbolo de la industrio de Kladno
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la 13-a jarcento. La origina vilaĝo estis en la jaro 1561 avancigita je urbeto, kiu estas dankema por sia prospero al malkovro de karbotrovejoj (en 1842) kaj fondo de metalurgiaj uzinoj. En konekso kun karbominado kaj minado de fererco ĉe proksima Nučice la urbo ekde duono de la 19-a jarcento multe kreskis.
La plej malnova altforno estis konstruita en la jaro 1860. Ekde komenco de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento en la urbo oni produktas ŝtalon sub marko Poldi.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
10 707
1880
14 085
1890
32 079
1900
42 521
1910
49 668
1921
48 941
Jaro
Loĝantoj
1930
20 751
1950
44 044
1961
49 507
1970
57 441
1980
71 141
1991
71 753
Jaro
Loĝantoj
2001
71 132
2014
68 519
2016
68 466
2017
68 660
2018
68 804
2019
69 054
Jaro
Loĝantoj
2020
69 337
2021
67 756
2022
66 903
2023
68 436
Vidindaĵoj
barokakastelo el la 17-a jarcento, adaptita en la jaro 1750, nuntempe sidejo de la regiona muzeo (tutjare alirebla), kun ekspozicioj de lokaj arkeologiaj trovaĵoj, evoluo de minado kaj metalurgio
baroka pestokolono situanta sur la ĉefplaco
urbodomo el la jaroj 1897–1898 konstruita en stilo de ĉeĥa renesanco
Famaj personoj
En la urbo naskiĝis:
pentristo kaj grafikisto Cyril Bouda
ilustristo kaj reĝisoro Zdeněk Miler, aŭtoro de la fama figureto de Talpeto
politikisto kaj entreprenisto Jaroslav Čermák (urbestro de Chicago)