Nižbor (germaneNischburg, devene Miesenburg) estas municipo en Ĉeĥio situanta en Mezbohemia regiono, distrikto Beroun, ne plenajn 7 km nord-okcidente de Beroun. Vivas tie 2 131 loĝantoj (2024). Nižbor kuŝas en protektata regiono de Křivoklát, en la valo de rivero Berounka. La municipo ĝis 1946 havis nomon Nová Huť (= Nova Gisejo, ankaŭ Nová Huť u Berouna aŭ Nová Huť pod Nižborem). Estas tie vitrofarejo Rückl.
La unua skriba mencio aperis la 27-an de septembro1265, kiam la reĝo Přemysl Otakar la 2-a eldonis en la loka burgo fondan dokumenton de la urbo Polička. El la origine germana nomo Miesenburg, t.e. burgo sur Miesen (nun Berounka), evoluis iom-post-iom (Myzburk, Nyžburk) la nuna ĉeĥa nomo.
Bazo de la municipo estis ferfarejo fondita en 1512 fare de la kavalira familio Ottové z Losu, kiu posedis ankaŭ la burgon. La homoj venis labori kaj konstruis en la ĉirkaŭaĵo siajn domojn. Kaj ĉar unu ferfarejo jam ekzistis en la proksima Hýskov, ili nomis la lokan metalurgian entreprenon Nová Huť (Nova Ferfarejo). La finon de la,ferfarejo kaŭzis granda inundo en 1872 kaj bankroto en la viena borso 1873. La municipo nomiĝis ekde la 16-a jarcento ĝis 1925 Nová Huť, inter la jaroj 1925–1946 Nová Huť pod Nižborem kaj nur ekde 1946 ĝi portas la nunan nomon Nižbor.