Mcely
Mcely | |||
municipo | |||
Aviadila vido al municipo Mcely
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Mcely | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nymburk | ||
Administra municipo | Nymburk | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Mcely | ||
- alteco | 211 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 17′ 40″ N 15° 04′ 33″ O / 50.29444 °N, 15.07583 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,38 km² (1 338 ha) Mcely | ||
Loĝantaro | 414 (2023) | ||
Denseco | 30,94 loĝ./km² | ||
Tabuloj | Mezelba tabulo, Jizera tabulo | ||
Unua skribmencio | 1252 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 289 36 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0208 | ||
NUTS 5 | CZ0208 537462 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Mcely | |||
Retpaĝo: www.obecmcely.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Mcely estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Nymburk troviĝanta proksimume 13 km norde de urbo Nymburk. Ĝi havas 414 loĝantojn (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jabkenice, Křinec, Loučeň, Seletice kaj Jíkev.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1252.
Revelacioj de Mcely
Mcely fariĝis konata en duono de la 19-a jarcento. En la jaroj 1849–1850 ĉi tie okazis serio de eventoj, por kiuj enviviĝis markigo "Revelacioj de Mcely", "Revelacio de Virgulino Maria al tri knabinetoj" aŭ "Mcela miraklo". Tri knabinetoj laŭ priskriboj ekvidis Virgulinon Marion, kiu elvokis ilin al preĝoj por spiritoj en purgatorio.
La revelacioj kelkfoje ripetiĝis, nome eĉ dum ĉeesto de pluaj homoj. Pri Mcely komenciĝis interesiĝi Božena Němcová kaj ŝia edzo, tiutempe vivantaj en la proksima Nymburk. Tiuj verkis pri la eventoj en Mcely en ĵurnalo Národní noviny, kiun eldonis Karel Havlíček Borovský kaj ili markis ilin ĉi tie kiel "jezuitajn lertaĵojn de la mano" kaj ili havas plej grandan kvocienton por tio, ke la revelacioj estis post kelke da jaroj kiel dubigitaj forgesitaj. Eblas, ke ĉi tiea regiono devenas okazaĵo de rakonto V zámku a v podzámčí de Božena Němcová.
Intereso pri la mcelaj revelacioj komencis silentiĝi, ĝis la tuta silentiĝo. Nur en la 1990-aj jaroj on i komencis denove kun pilgrimadoj. La katolika eklezio unue ne esprimis sin al la revelacioj, tial temas dum pri la neagnoskita de la eklezio, sed ankaŭ ne malpermesita pilgrima loko.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 845 |
1880 | 933 |
1890 | 857 |
1900 | 745 |
1910 | 731 |
1921 | 840 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 775 |
1950 | 569 |
1961 | 582 |
1970 | 506 |
1980 | 430 |
1991 | 420 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 383 |
2014 | 383 |
2016 | 375 |
2017 | 371 |
2018 | 371 |
2019 | 381 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 390 |
2021 | 402 |
2022 | 396 |
2023 | 414 |
Memorindaĵoj
- Devene gotika preĝejo de sankta Venceslao
- Prisma sonorilejo kun ligna etaĝo
- Barika kastelo Mcely – post la jaro 1945 ĝi estis forlasita kaj post multekosta rekontruo ĝi estis en la jaro 2006 malfermita kiel kastela hotelo Château Mcely.
- Statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1832.
- Statuo de sankta Virgulino Maria kun reliefo de Francisko de Asizo
- Inter municip Mcely kaj municipo Studce situas nacia naturmemorindaĵo Čtvrtě
Pluaj fotoj
-
Rekonstruita kastelo Mcely
-
Preĝejo de sankta Veceslao
-
Tomboŝtono de J. A. Renner en tombejo en Mcely