Unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1003 (do nelonge post la unua mencio pri burgo de la mezepoka dinastio Premislidoj sur Křivoklát). En kroniko de Kosmas la vilaĝo estas menciita en mito pri knížeKrok.
En decembro de la jaro 1100 ĉi tie estis krimita atenco kontraŭ ĉeĥa knížeBřetislav la 2-a, kies preparintoj estis verŝajne membroj de familio Vršovce.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 310
1880
1 297
1890
1 256
1900
1 224
1910
1 270
1921
1 242
Jaro
Loĝantoj
1930
1 270
1950
1 327
1961
846
1970
734
1980
586
1991
472
Jaro
Loĝantoj
2001
437
2014
478
2016
507
2017
522
2018
529
2019
559
Jaro
Loĝantoj
2020
559
2021
583
2022
568
2023
604
2024
613
Partoj de municipo
Municipo Zbečno konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:
Zbečno (la maldekstra bordo de Berounka, inkluzive de valo de la rojoj Štíhlice kaj Klíčava, solejo Novina, belvidejo Pěnčina ktp.)
Újezd nad Zbečnem (la dekstra bordo de Berounka, inkluzive de fervoja stacio Zbečno kaj haltejo Újezd nad Zbečnem, domaro Pohořelec kaj kabanaj domaroj interne de la kurbiĝo de Berounka)