En la pasinteco estis sur la teritorio de la hodiaŭa Zaječov kelke da memstaraj domaroj, kiuj hodiaŭ kreas unu tutaĵon. Meze de la municipo troviĝas Monaĥejo Svatá Dobrotivá, kiu estis fondita jam en la jaro 1263 fare de Oldřich Zajíc z Valdeka. Municipo Kvaň, kiu estas ekde la jaro 1976 konsisto de Zaječov, dum la estiĝo de la monaĥejo jam ekzistis kaj ĝi estas do pli malnova ol la monaĥejo mem. En la fundamenta dokumento al la monaĥejo estas mencio, ke ĝo estos al la aŭgustenanoj dediĉita vilaĝo Kvaň kun kampoj, herbejoj kaj ĉio, kio apartenas al ĝi. Sed kiam Kvaň vere estiĝis, ne estas pruveble.
Historiaj interesaĵoj
Oni komencis nomi la municipon post aŭgustaj eventoj en la jaro 1968 Brežněves, unue moke, poste preskaŭ oficiale kaj kun fiereco, ĉar la lokaj loĝantoj preskaŭ tro fervore bonvenigis sovetajn okupantojn. La okupaciaj soldataroj al la zajeĉovanoj tiam komencis kunveturigi terpomojn el la kampoj, ripari maŝinojn aŭ konstrui vojon ĉirkaŭ la kooperativo. Pri tiu ĉi amikeco estiĝis en la jaro 1970 dokumenta filmo Srpnové pastorále.[1]
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
2 003
1880
1 956
1890
1 927
1900
1 971
1910
2 001
1921
1 920
Jaro
Loĝantoj
1930
1 896
1950
2 576
1961
1 677
1970
1 565
1980
1 415
1991
1 359
Jaro
Loĝantoj
2001
1 345
2014
1 442
2016
1 422
2017
1 432
2018
1 434
2019
1 433
Jaro
Loĝantoj
2020
1 436
2021
1 445
2022
1 435
2023
1 448
2024
1 481
Partoj de municipo
Municipo Zaječov konsistas el tri partoj sur tri katastraj teritorioj:
Zaječov (ankaŭ nomo de k. t., ankaŭ k. t. Zaječov v Brdech)