Žáravice
Žáravice | |||
municipo | |||
Žáravice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Žáravice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Přelouč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Rivero | Sopřečský potok | ||
Situo | Žáravice | ||
- alteco | 275 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 06′ 25″ N 15° 33′ 26″ O / 50.10694 °N, 15.55722 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,74 km² (274 ha) Žáravice | ||
Loĝantaro | 116 (2023) | ||
Denseco | 42,34 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1436 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 533 16 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 576042 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Žáravice | |||
Retpaĝo: www.zaravice.wbs.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Žáravice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, 10 km norde de urbo Přelouč, 10 km okcidente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 116 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malé Výkleky, Sopřeč, Vápno, Voleč kaj Vyšehněvice.
Historio
La vilaĝo estis unue menciata en la jaro 1436, kiam posedis ĝin Diviš Bořek el Miletínek. De la jaro 1490 ĝi apartenis al Vilém de Pernštejn. Nordoriente de Žáravice sur monteto estas domaro Sušiny aŭ Na Hradech (Sur Burgoj), kie onidire staris fortikaĵeto. En tiu loĝis rabisto Jan Kozel el Sušiny. Sed en la jaro 1492 estis la sidejo detruita kaj nomita rabisto forpelita.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 138 |
1880 | 179 |
1890 | 191 |
1900 | 140 |
1910 | 197 |
1921 | 205 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 207 |
1950 | 171 |
1961 | 163 |
1970 | 149 |
1980 | 142 |
1991 | 151 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 150 |
2014 | 127 |
2016 | 127 |
2017 | 126 |
2018 | 127 |
2019 | 121 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 122 |
2021 | 120 |
2022 | 116 |
2023 | 116 |
Naturo
La fiŝlago Švihov, monteto Na Hradech kaj apuda arbaro estis proklamitaj natura rezervejo, en kiu troviĝas vico da protektataj kreskaĵoj. La rezervejo estas ankaŭ edeno por kantbirdoj. Kelkaj specioj de ili en aliaj lokaĵoj ne aperas.
Vidindaĵoj
- Arĥeologiaj spuroj de mezepoka fortikaĵejo Sušiny - Hrada
- Subĉiela teatrejo
- Ŝtona kruco
Legendo
En arbara dometo proksime de fortikaĵeto Sušiny loĝis povra lignokarbisto kun sia multnombra familio. Lia plej juna filo devis servi ĉe malbona sorĉistino. La junulo superruzis ŝin, akiris riĉan rekompencon por sia servado kaj edziĝis al bela filino de fortikaĵposedanto.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Pluaj fotoj
-
Municipo
-
Municipo
-
Monumento al viktimoj de la unua mondmilito