Starý Mateřov
Starý Mateřov | |||
municipo | |||
Sonorilejo kun kruco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Starý Mateřov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
Administra municipo | Pardubice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Starý Mateřov | ||
- alteco | 229 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 00′ 06″ N 15° 42′ 55″ O / 50.00167 °N, 15.71528 °O (mapo) | ||
Katastro | 3,02 km² (302 ha) Starý Mateřov | ||
Loĝantaro | 942 (2024) | ||
Denseco | 311,92 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orientelba tabulo | ||
Unua skribmencio | 1227 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 530 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0532 | ||
NUTS 5 | CZ0532 575739 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Starý Mateřov | |||
Retpaĝo: www.starymaterov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Starý Mateřov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo kaj rivereto Bylanka, 8 km sudokcidente de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo inter Pardubice kaj Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 942 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dubany, Třebosice, Barchov, Čepí, Pardubice kaj Jezbořice.
Historio
La unua mencio pri Starý Mateřov en historiaj dokumentoj estas en donaca kontrakto el la jaro 1227, per kiu posedanto Kojata donacis la vilaĝon al la monaĥejo de Opatovice. Eblas, ke la vilaĝo ekestis jam en la 10-a aŭ 11-a jarcento.
Mateřov estis familiara sidejo de senjoroj el Mateřov. Kelkaj el ili kaj iliaj posteuloj estas menciindaj:
- Jiřík Máteřovský el Máteřov - post lia morto en la jaro 1404 la havaĵo transiris al la reĝo
- Vojtěch Máteřovský - post batalo apud Prago devis elmigri Bohemion
- Hyacinta Máteřovská el Máteřov mortis en la jaro 1724 kiel priorino de la monaĥinejo en Doksany
- verkisto Alois Jirásek en sia romano Temno (Mallumo) traktas patron Máteřovský, jezuiton en Hradec Králové, kiu ĉeestis kontraŭreformaciajn agadojn. Ankaŭ lia frato estis jezuito kaj liaj tri fratinoj estis monaĥinoj.
En la jaro 1866 mortis pro ĥolero en Máteřov 16 homoj, ankaŭ paroĥestro el Třebosice Theobald Bulíček.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 425 |
1880 | 396 |
1890 | 385 |
1900 | 395 |
1910 | 432 |
1921 | 477 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 444 |
1950 | 418 |
1961 | 431 |
1970 | 408 |
1980 | 400 |
1991 | 334 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 322 |
2011 | 518 |
2014 | 568 |
2016 | 591 |
2017 | 599 |
2018 | 617 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 666 |
2020 | 760 |
2021 | 808 |
2022 | 824 |
2023 | 889 |
2024 | 942 |
Vidindaĵoj
- Ligna poligona kampanilo el la 19-a jarcento kaj krucifikso el la jaro 1813
- El fortikaĵeto sur loko de nuna domo n-ro 1 estas konservitaj nur keloj. Pli poste ĉi tie estis ligna, ne tro granda senjora korto.
Naskiĝintoj
- František V. Potměšil - akademia pentristo
- Zdeněk Štěpánek - aktoro de Nacia teatro en Prago
- Václav Horák - elstara ĉarpentisto, en ĉirkaŭaĵo konstruis multajn lignajn domojn kaj ornamajn pinjonojn (en Starý Mateřov ekzemple sur domo n-ro 10)
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.