Nová Sídla

Nová Sídla
municipo
Oficiala nomo: Nová Sídla
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Nová Sídla
 - alteco 313 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 03″ N 16° 14′ 32″ O / 49.88417 °N, 16.24222 °O / 49.88417; 16.24222 (mapo)
Areo 2,94 km² (294 ha)
Loĝantaro 247 (2023)
Denseco 84,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1790
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572608
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nová Sídla
Retpaĝo: www.novasidla.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Nová Sídla situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 7 km okcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 247 loĝantoj (2023).

Partoj de la komunumo

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Nová Sídla
  • Sedlíšťka

Historio

Sedlišťka estas multe pli malnova parto de la komunumo ol Nová Sídla. Signifa vilaĝo ĝi estis jam komence de la 14-a jarcento, kiam ĝi estis havaĵo de Blud el Morašice. Nová Sídla estis fondita sur sinjora grundo kiel domaro por homoj laborantaj en bienoj de Sedlíšťka nur en la jaro 1790. En dokumento el la jaro 1837 estas konservita ĝia germana nomo Neusiedel (servila transpreno el la ĉeĥa) kaj el la jaro 1837 ĉeĥa nomo Nové Sídlo. Nuntempa nomo Nová Sídla unue aperas nur en la jaro 1904.

Memorindaĵoj

Kapelo

Kapelo de Sankta Anna estis konstruita en la jaro 1876.

Monumento

Monumento al la falintoj en la Unua Mondmilito devenas el la jaro 1921.

Grenejo

Mastruma korto kun grenejo en Sedlíšťka estas el el la dua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas baroka duetaĝa oblonga konstruaĵo. La fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, en ambaŭ frontoj estas konveks-konkavaj pinjonoj kun pilastroj kaj vazoj. La duoncirkle kronita enirejo havas ŝtonajn embrazurojn. La grenejo estis verŝajne konstruita sur loko de estinta fortikaĵeto.

Eksteraj ligiloj