Dlouhoňovice

Dlouhoňovice
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dlouhoňovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Situo Dlouhoňovice
 - alteco 416 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 20″ N 16° 26′ 38″ O / 50.07222 °N, 16.44389 °O / 50.07222; 16.44389 (mapo)
Areo 3,9 km² (390 ha)
Loĝantaro 819 (2023)
Denseco 210 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 548031
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dlouhoňovice
Retpaĝo: www.dlouhonovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Dlouhoňovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, sub arbarriĉa Žamberecká vrchovina, en vasta valo de Lukavický potok. Ĝi havas antaŭurban karakteron ĉar senpere ligas al la suda industria urboparto de Žamberk kaj kreas kun ĝi kaj kun vilaĝo Helvíkovice kunurbaron. Fervoja stacio Žamberk situas eĉ en katastra distrikto Dlouhoňovice. Vivas ĉi tie 819 loĝantoj (2023).

Historio

Historie ĉeĥa vilaĝo Dlouhoňovice laŭ legendo nomiĝas laŭ sia fondinto Dlúhoň. Ĝi estis en havaĵo de sinjoroj el Žampach, kio nun estas ruino de burgo proksimume 6 km sude de Dlouhoňovice. En la jaro 1648 en la vilaĝo jezuitoj de Žamberk establis mastruman korton. Ĝi servis ankaŭ kiel eksmastra loĝejo de baronino Bukovská. Post nuligo de la ordeno la korto estis en la jaro 1777 dividita al la servutuloj.

Memorindaĵoj

Sonorilturo

En la vilaĝo konserviĝis ligna sonorilturo el la jaro 1797.

Statuo

Apud statuo de Sankta Salvatoro situas tri tilioj enplantitaj en la jaro 1833 okaze de renovigo de malnova lernejo.

Turismo

Dlouhoňovice troviĝas sub zono de krutaj muregoj de Litické montetoj, turisme alloga. Trans la vilaĝo gvidas du turismaj padoj, flava kaj verda, al la burgo Žampach kaj ankaŭ la cikloturisma traceo n-ro 18 el Žamberk al Choceň. Proksime de la vilaĝo troviĝas sporta flughaveno de Aeroklub Žamberk, kiu aranĝas turismajn flugojn super belega proksima kaj iom malproksima ĉirkaŭaĵo. En Dlouhoňovice havas sidejon rajdanta klubo, kiu proponas lernadon de ĉevalrajdado kaj rajdajn promenojn en ĉirkaŭaĵon. En vintro estas disponebla negranda prilumata skiareo kun trenlifto kaj artefarita neĝigado.