Litošice

Litošice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1167 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 535 01
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 59′ N, 15° 31′ O (mapo)49.98488287277915.514291424488Koordinatoj: 49° 59′ N, 15° 31′ O (mapo) [+]
Alto 295 m [+]
Areo 10,111789 km² ( 101 1.1 789 ha) [+]
Litošice (Ĉeĥio)
Litošice (Ĉeĥio)
DMS
Litošice
Litošice
Litošice
Ĉeĥa respubliko

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Litošice [+]
vdr

Vilaĝo Litošice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sub norda rando de la montareto Železné hory, 7 km sude de la urbo Přelouč, ĉe la ŝoseo inter Přelouč kaj Podhořany u Ronova. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Litošice
  • Krásnice

Historio

La vilaĝo estas en historiaj dokumentoj unue menciata en la jaro 1167.

Apud domaro Krásnice okazis antaŭ Kristnasko 1944 batalo de la partizana grupo Zarevo kun multobla superforto de nazia armeo. Partizanoj subiĝis nur post ekuzo de pezaj armiloj.

Vidindaĵoj

  • Duetaĝa forstista domo el la fino de 18-a jarcento, dividata per lizenoj.
  • Sur vilaĝplaco popola kampanileto grandegaj tilioj, breĉiaj ŝtonegoj trovitaj en ĉirkaŭaĵo, verŝajne ordovik-devenaj.

Naturo

Proksime de Litošice troviĝas grupo da rokoj nomata Žižkův stůl (Tablo de Žižka).

En arbaroj nordorkcidente de la vilaĝo en mezepoko oni ekspluatis ferajn ercojn (limonito, pirito, pirhotino). Montetoj apud la ŝoseo al Přelouč estas restoj de rokaĵaj ŝutmontoj.

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj