Český Brod [ĉeski brod] estas urbo en distrikto Kolín, Mezbohemia regiono en Ĉeĥio. Ĝi havas 7 423 loĝantojn (2024) kaj areon de 19,71 km² kaj mezan alton de 219 metroj super marnivelo. Ĝi situas ĉe rivero Šembera.
La urbon, kiun verŝajne fondis la praga episkopo Johano la 1-a en la 12-a jarcento, karakterizas gotika stilo. Ĝia latina nomo estis Broda Episcopalis; la nuna ĉeĥa nomo signifas bohemia vadejo aŭ ĉeĥa vadejo.