Pustá Rybná
Pustá Rybná | |
germane Wüst Rybny | |
municipo | |
Pustá Rybná el monteto
| |
Oficiala nomo: Pustá Rybná | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Polička |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Suprasvratka montetaro |
Naturmemorindaĵo | Rybenské Perničky |
Rivero | Hlučál |
Situo | Pustá Rybná |
- alteco | 602 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 42′ 53″ N 16° 08′ 06″ O / 49.71472 °N, 16.13500 °O (mapo) |
Katastro | 13,96 km² (1 396 ha) Pustá Rybná |
Loĝantaro | 159 (2024) |
Denseco | 11,39 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 572 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 578649 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 6 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Pustá Rybná | |
Retpaĝo: www.pustarybna.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Pustá Rybná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km okcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 159 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březiny, Svratouch, Borová, Svratka, Pustá Kamenice, Telecí kaj Krásné (distrikto Žďár nad Sázavou).
Historio
En la jaroj 1660-1700 ĉi tie estis vitrofandejo. Oni produktis facetitan kristalon kaj pentritan vitron. Pustá Rybná estas naskiĝloko de Jan Makovský, gvidanto de ribelo de kampanuloj en la jaro 1680. Tiu ĉi ribelo estas pritraktita en la romano de Václav Kaplický "Rekruti" (Varbitoj). Pri la vilaĝo verkis ankaŭ Teréza Nováková en siaj romanoj "Drašar" kaj "Jiří Šmatlán".
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 095 |
1880 | 1 002 |
1890 | 914 |
1900 | 897 |
1910 | 824 |
1921 | 751 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 773 |
1950 | 407 |
1961 | 361 |
1970 | 287 |
1980 | 233 |
1991 | 197 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 156 |
2011 | 163 |
2014 | 169 |
2016 | 160 |
2017 | 157 |
2018 | 158 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 159 |
2020 | 148 |
2021 | 153 |
2022 | 156 |
2023 | 156 |
2024 | 159 |
Memorindaĵoj
Preĝejo
Apud la tombejo ĉe la ŝoseo al Krásné troviĝas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1838. Ĝi estis konstruita sur loko de pli malnova ligna preĝejo. Ĝi estas ununava, salonega, finita sur orienta flanko per sakristio en apsido, fasadoj estas nemembrigitaj, fenestroj tripartaj, lunetaj, la navo estas volbita per plataĵo. Ekipaĵo estas pseŭdostila el la 19-a jarcento.
Pluaj memorindaĵoj
- Baptista preĝejo
- Evangeliana preĝejo
- Framskeleta evangeliana paroĥestrejo
- Naturrezervejo Damašek (Damasko)
- Bone konservitaj ĉarpentitaj konstruaĵoj
- Oklatera ĉarpentita garbejo kun ekspozicio de agrikulturistaj maŝinoj kaj iloj.
Turismo
Vizitantoj povas en la vilaĝo praktiki turismon, bicikladon, rokgrimpadon sur Perníčky, fungokolektadon, skikuradon, naĝadon en Chalupy, skidescendadon kun trenlifto.
Bazaj setlejunuoj
- Betlém
- Blatina
- Damašek
- Kobylí
- Světy
Literaturo
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.