|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radhošť
|
Radhošť estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Ústí nad Orlicí. En la 30-aj jaroj vivis en la vilaĝo 330 loĝantoj, nuntempe vivas en ĝi nur 162 loĝantoj (2023). Tra la vilaĝo kondukas landvojo kuniganta urbon Rychnov nad Kněžnou kun Skuteč. Geografie Radhošť estas okcidenta parto de la distrikto Ústí nad Orlicí kaj senpere ĝi najbaras kun distriktoj Pardubice kaj Chrudim. Ĝi estas ĉirkaŭita de herbejoj kaj proksimaj arbaroj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jaroslav, Trusnov, Stradouň, Vraclav, Zámrsk kaj Týnišťko.
Historio
Nomo de burgaro Radhošť estas menciata en dokumento de reĝo Přemysl Otakar la 1-a el la jaro 1226.
Ĝis fino de la jaro 2006 la komunumo apartenis al distrikto Pardubice, sed de la jaro 2007 ĝi apartenas al distrikto Ústí nad Orlicí.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 330 |
---|
1880 | 356 |
---|
1890 | 313 |
---|
1900 | 276 |
---|
1910 | 363 |
---|
1921 | 391 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 349 |
---|
1950 | 242 |
---|
1961 | 289 |
---|
1970 | 266 |
---|
1980 | 230 |
---|
1991 | 176 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 160 |
---|
2014 | 172 |
---|
2016 | 166 |
---|
2017 | 168 |
---|
2018 | 174 |
---|
2019 | 167 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 170 |
---|
2021 | 157 |
---|
2022 | 160 |
---|
2023 | 162 |
---|
Memorindaĵoj
Preĝejo
Preĝejo de Sankta Georgo en Radhošť, origine frugotika, rekonstruita en la jaro 1773 kaj riparita en la jaroj 1890 kaj 1901. Ĝi estas ununava, oblonga, kun malpli larĝa ortangule fermita presbiterejo. Tiu estas volbita je plataĵo, kaj navo kun masonita ĥorejo havas platan plafonon kun stukaj speguloj.
La ĉefa tabernakla altaro estas el la jaro 1778, ornamas ĝin statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, sur la vando bildo de Sankta Georgo de K. Javůrek el la jaro 1885, sur flankaj altaroj statuoj de Sankta Jozefo kaj Virgulino Maria Lurda el la 20-a jarcento, stana baptujo el la jaro 1787 kaj predikejo el la jaro 1788.
Ligna sonorilejo
Ĉirkaŭ la preĝejo estas tombejo kun prismoforma ligna sonorilejo, la malsupra parto havas piramidan formon, tegmento estas tenda.
Popola arĥitekturaĵo
En Sedlíšťka estas interesa popola konstruaĵo de bieneto.
Eksteraj ligiloj
Partoj de municipo Radhošť (2) |
---|
|
|