Sebranice (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sebranice |
Sebranice | |||
municipo | |||
Preĝejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sebranice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Litomyšl | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Jalový potok | ||
Situo | Sebranice | ||
- alteco | 482 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 14″ N 16° 15′ 41″ O / 49.77056 °N, 16.26139 °O (mapo) | ||
Areo | 11,68 km² (1 168 ha) | ||
Loĝantaro | 984 (2024) | ||
Denseco | 84,25 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1043 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 62 ĝis 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578738 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sebranice (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.sebranice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Sebranice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 7 km norde de urbo Polička. Vivas ĉi tie 984 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolní Újezd, Lubná, Trstěnice, Horní Újezd, Chmelík kaj Polička.
Partoj de municipo
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Sebranice
- Vysoký Les
Historio
Nomo de la vilaĝo Sebranice devenas el ĉeĥaj vortoj "sebrat, sebranka" (kolekti, kolektita ularo), do homoj kolektitaj el tuta ĉirkaŭaĵo. La unua mencio pri Sebranice troviĝas en impostaj dokumentoj el la jaro 1347. En nuna areaĵo ĝi ekestis nur en la jaro 1951, kiam ĝi estis kunigita kun proksimaj, ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Pohora, Kaliště kaj domaro Třemošná.
Lernejo en Sebranice estis establita jam en la jaro 1664. En la lernejon venadis infanoj el vasta ĉirkaŭaĵo, entute pli ol 200 infanoj. En la jaro 1876 estis solene malfermita nove konstruita lernejo kun tri klasĉambroj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 314 |
1880 | 1 277 |
1890 | 1 183 |
1900 | 1 214 |
1910 | 1 256 |
1921 | 1 192 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 202 |
1950 | 851 |
1961 | 836 |
1970 | 772 |
1980 | 757 |
1991 | 812 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 861 |
2014 | 984 |
2016 | 985 |
2017 | 984 |
2018 | 991 |
2019 | 995 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 997 |
2021 | 926 |
2022 | 980 |
2023 | 985 |
2024 | 984 |
Memorindaĵoj
Meze de la vilaĝo troviĝas ĝia historia centro, kiun kreas la preĝejo, paroĥestrejo kaj kelkaj bienoj tipaj por tiu ĉi regiono en ĉirkaŭaĵo de la urbo Polička.
Preĝejo
Preĝejo de Sankta Nikolao, origine frugotika ununava el la dua duono de 13-a jarcento estis rekonstruata en la jaroj 1684, 1709 kaj 1768. Sur norda flanko de la presbiterejo estis alkonstruita oblonga sakristio kun oratorio en la dua etaĝo, en la okcidenta fronto turo kaj norde kaj sude du flankaj navoj. Simplaj fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, en okcidenta fronto estas triangula pinjono, la ĉefportalo en la turo estas ortangula kun profilita embrazuro. La fenestroj estas oblongaj duoncirkle finitaj, en dua etaĝo de la navo segmentaj. En la presbiterejo estas kruca volbo, triumfa arko duoncirkla neprofilita, en la ĉefa navo kaj en oratorioj estas plataj plafonoj, sakristio estas volbita barele.
La ĉefaltaro estas pseŭdogotika, la flankaj altaroj pseŭdorenesancaj el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejo devenas el la fino de 17-a jarcento, ornamita per reliefo de Kristo sur Olivarba monto. Bildo de Sankta Familio en riĉe skulptita akanta kadro estas el la unua kvarono de 18-a jarcento, baptujo el la 18-a jarcento, orgeno el la jaro 1709.
Tombeja pordego
Baroka tombeja pordego havas arkan pinjonon kun niĉo. La pinjono estas ornamita per pilastroj.
Paroĥestrejo
La paroĥestrejo estis konstruita en tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas oblonga, duetaĝa en la ĉefa fronto estas niĉo kun statuo de Madono, sur flanka vando estas niĉo kun statuo de Sankta Petro el la unua duono de 18-a jarcento. Interne estas barelaj volboj kun angulecaj segmentoj.
Turismo kaj ripozado
Por sportado de la loĝantoj kaj turistoj servas en la vilaĝo banejo, subĉiela baseno kun antaŭuza akvopurigado, kun kelkaj ludejoj, situantaj en bela natura medio. Trans la vilaĝo gvidas cikloturisma traceo nomata "Trans la regiono de Smetana kaj Martinů" kaj vintre oni povas ĉi tie skikuri. Manĝi oni povas somere en restoracio senpere en la banejo, dum tuta jaro en restoracio en la kulturdomo.
De la jaro 1991 ĉiujare en Sebranice okazas Katolika Esperanto-Tendaro.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko ĉeĥe Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
|